Klaukkala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo

Klaukkala [ˈklɑu̯kˈkɑlɑ] estas loĝareo de la komunumo Nurmijärvi en metropola areo de Helsinko, kiu estas ĉefurbo de Finnlando. Ĝi havas ĉirkaŭ 18 300 enloĝantojn kaj situas en la suda parto de Nurmijärvi. Ĝi estas la plej granda urba areo en Nurmijärvi kaj ankaŭ la plej rapide kreskanta. La kialo de loĝantarkresko estas ĉefe pro la situo de la vilaĝo proksime al la limoj de Vantaa kaj Espoo; la distanco al Helsinko, la ĉefurbo de la lando, estas ankaŭ malpli ol 30 kilometroj.

La eksa ĉefministroj de Finnlando Matti Vanhanen loĝas en la vilaĝo Lepsämä, kiu apartenas al Klaukkala.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]