Kleine Dhron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleine Dhron
Kleine Dhron apud Bescheid
rivero
Bazaj informoj
Situo distrikto Bernkastel-Wittlich kaj distrikto Trier-Saarburg; Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 28,6 km
Rimarkoj digolago Dhrontalsperre
Fluo
Fonto ĉe la suda flanko de la monto Brommerkopf
- Alteco super marnivelo ĉ. 608 m
- Koordinatoj 49° 44′ 18″ N, 7° 4′ 2″ O (mapo)49.7383333333337.0672222222222
Enfluejo ĉe la Papiermühle en Dhron
- Alteco ĉ. 151 m
- Koordinatoj 49° 49′ 36″ N, 6° 56′ 21″ O (mapo)49.8266666666676.9391666666667
Altecodiferenco ĉ. 457 m
Geografio
Map
Kleine Dhron
vdr

La rivereto Kleine Dhron estas 28,6 km longa, maldekstra alfluanto de la rivero Dhron en la distrikto Bernkastel-Wittlich kaj distrikto Trier-Saarburg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivereto Kleine Dhron fontas en la nordorienta flanko de Schwarzwälder Hochwald je la suda flanko de la monto Bromerkopf (alteco 661,9 m s.m.) kaj nordokcidente de la monto Erbeskopf (alteco 816,32 m s.m.) en la mezmontaro Hunsrück sur alteco de 608 m s.m.. La fontrojo nomiĝas Röderbach. la rivereto fluas unue okcidentsudokcidenteno. Ekde la enfluo de la rojo Thalfangerbach en Dhronecken la rivereton nomiĝas Kleine Dhron.[1]

Poste la rivereto fluas meandre en granda arko okcidenten kaj poste norden kaj nordorienten. Inter Büdlicherbrück kaj Dhrönchen estas digo, la Dhrontalsperre. La plej lastajn kilometrojn la rivereto fluas nordorienten. Ĉe la setlejo Papiermühle ĝi enfluas sur alteco de 151 m s.m. maldekstre en la riveron Dhron.

Sur sia 28,6 km longa vojo la rivereto trafluas altodiferencon de 457 m, kiu egalas avaraĝan deklinon de 16,0 ‰.

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

Sekvas la flankriverojn de Kleine Dhron de la fonto al la enfluejo.[1]

nomo
(Orografia situo)
longeco
(km)
akvokolekta
areo
(km²)
situo de la enfluejo enflueja
alteco
(m super marnivelo)
Hohltriefbach (maldekstre) 4,2 9,3 apud Hilscheid 454
Jakobsbach (dekstre) sude de Hilscheid
Gothbach (maldekstre) en Dhronecken
Thalfangerbach (dekstre) 6,7 17,1 en Dhronecken 375
Speicherbach (maldekstre) 5,5 11,0 post Dhronecken 358
Rotbach (dekstre) 2,3 1,4 ĉe la Rauschmühle 345
Rasbach (maldekstre) 4,2 6,2 ĉe la Rauschmühle 345
Bruderbach (maldekstre) 6,8 14,0 apud Burtscheid 336
Wolfsbach (dekstre) 3,0 3,7 post Burtscheid 328
Mühlenbach (dekstre) 4,4 6,6 ĉe la Waldmühle 290
Krennerichbach (maldekstre) 3,7 5,9 post la Waldmühle 290
Görzbach (maldekstre) apud Schönberg
Friedenbach (maldekstre) 2,7 2,5 post la Bescheider Mühle 253
Spiesbach (maldekstre) ĉe la Steinesmühle
Schastebach (maldekstre) 2,6 2,4 ĉe la Steinesmühle 249
Mordbach (maldekstre) 3,7 5,0 ĉe la Schneidemühle 242
Nothscheiderbach (dekstre) 4,7 4,7 ĉe la Schneidemühle 242
Büdlicherbach (dekstre) 4,7 6,5 ĉe la Bohnsmühle 241
Bleschbach (maldekstre) 0,8 1,5 ĉe la Bohnsmühle 239
Speinbach (dekstre) 2,2 1,7 post Im Dhrönchen 176
Kohlbach (dekstre) 1,0 0,9 antaŭ Papiermühle (Neumagen-Dhron) 158

Akvostato[redakti | redakti fonton]

la rivereto Kleine Dhron estas parte malfajnminerala, silikata mezmontara rojo. De la fonto ĝis la enfluo la akvokvalito estas nepoluciata. aŭ nur malforte poluciata.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WWRP; $2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]