Klubo Esperantista en Upsalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la katedralo de Upsalo

La Klubo Esperantista en Upsalo, fondita en la jaro 1891, estis la dua Esperanto-klubo en la mondo, post la Nurenberga Mondlingva Klubo kiu origine estis volapuka klubo. Kvar jarojn poste en 1895, kvar membroj de tiu klubo — Valdemar Langlet, Paul Nylén, doktoro S. Krikortz kaj P. Ahlberg — fondis la gazeton Lingvo Internacia, kun financa apogo de Vladimir Gernet el Odeso, kiun studantoj Langlet kaj Etzel tiun someron estis vizitintaj. Ĝia unua numero eldoniĝis en decembro 1895.[1]

La Enciklopedio de Esperanto skribis pri Upsalo:

Citaĵo
 Uppsala [...] Loko de la dua oficiala unuiĝo de esperantistoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto Lingvo Internacia, 1895, kaj restis tie ĝis 1899. 
— EdE-U
Kelkaj jarkolektoj en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience.

La klubo daŭre aktivas komence de la 21-a jarcento. Prezidanto nuntempe estas Leif Nordenstorm.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adam Zakrzewski: Historio de Esperanto 1887-1912. Librejo Gebethner kaj Wolff, Varsovio 1913. Reeldonis Pola Esperanto-Asocio, Varsovio 1979. (Paĝo 57)
  2. artikolo en Heroldo de Esperanto 564 8-A, la 27-an de aŭgusto 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]