Kluziacoj
Kluziacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hypericum tetrapterum
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Iuj gravaj genroj:
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Kluziacoj (Clusiaceae), ankaŭ konataj kiel hiperikacoj aŭ gutiferacoj, kreskas ĉefe en la tropikoj kun multaj oleaj kaj rezinaj duktoj, ĉiamverdaj folioj. Multaj tropikaj plantoj donas gumon, oleon, balzamon. Ekzemplo de afrotropisa arbo el la kluziacoj estas Garcinia epunctata.
- Hiperiko (Hypericum): staŭdoj, arbustoj aŭ arbedoj kun duope kontraŭsidantaj folioj, kiuj havas pli-malpli diafanajn oleoglandojn kaj rezinecan sekrecion en glandoharoj kaj kun flavaj, okulfrapaj, ofte tre grandaj floroj enhavantaj multenombrajn faskiĝantajn stamenojn. Multaj specioj estas ĝardene kulturataj, la florburĝonoj de iuj sovaĝaj specioj uzataj kiel aromigaĵo por brando. Venena kuracplanto.
- Trapunkta hiperiko (Hypericum performatum): staŭda planta kun staranta pli ol duonmetra tigo...
- Mangostano (Garcinia mangostana)