Kluzo Spillenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nivelmezurilo Spillenburg (maldekstra riverbordo)

La kluzodomo Spillenburg troviĝas ĉe la Ruhr ĉe la Langenberger Straße 306 en Essen -Überruhr. Ĝi estis konstruita en 1780 kune kun alia Ruhr-kluzo, kiam reĝo Frederiko la 2-a evoluigis la ŝipiron sur la Ruhr.

La lasta kluzogardisto Franz Arnold Platte loĝis ĝis sia morto 1951 en tiu ĉi domo. Ekde novembro 1990 elspeze renovita de la urba energio- kaj akvoprovizanta entrepreno de Essen, ĉi tie okazis ĝis komence de 2007 entreprenhistoria ekspozicio kun la temoj gaso- kaj akvoprovizado, haveno de Essen kaj socialhistorio. La malnova kluzo ne plu ekzistas. Oni konstruis novan kluzon 40 metrojn longan kaj metrojn larĝan sur la dekstra riverflanko kun vejralto de 2,51 metroj kun boatpasejo kaj fiŝpasejo. Krome ĉi tie troviĝas ankaŭ akvoenergia centralo kun retropumpstacio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

germane vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]