Kluzoparo Wanne-Eickel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nova suda kluzo de Wanne-Eickel, vidate ekde la malsupra akvo, kun la mastrumejo
Mapo de la kanalo kun havenoj, kluzoj ktp.

La Kluzo Wanne-Eickel apartenas – ekde la Rejno – al la kvara el kvin kanalŝtupoj de la Rejn-Herne-Kanalo en Herne. La kluzoparo, kiu konsistas el norda kaj suda kluzo, troviĝas je kanala kilometro 31,20 kaj transpontas falalton de 8,40 metroj. La norda kluzo estas ekster uzo ekde 2003. Al la kanalŝtupo apartenas ankaŭ pumpstacio por la akvomastrumado en la Rejn-Herne-Kanalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La du kluzoj estis konstruata kune kun la kanalo inter 1906 kaj 1914 kaj havis uzeblan longecon de 165 metroj kaj larĝecon de 10 metroj. En la kluzokamero estis pro tio spaco por du el la tiam superregaj ŝiptipoj, kiuj estis longaj je 80 metroj kaj larĝaj je 9,5 metroj, havantaj 2,5 metrojn da mergoprofundo. Ĝis nun la norda kluzo konserviĝis en sia origina grando, ĝi tamen ĉitempe ne estas en uzo, ĉar por modernaj ŝipoj ĝi estus tro malgranda.

La suda kluzo estis novkonstruata en la jaro 1994 kaj havas uzeblan longecon de 190 metroj kaj larĝecon de 12 metro, ĝi do konvenas al la bezonoj de la nuntempa enlanda ŝiptrafiko. Pro riparlaboroj en la jaroj 1965 kaj 1983 la norda kluzo komence estis ankoraŭ en bona konstrua stato, pro kio oni prokrastis novkonstruadon pro financaj kaŭzoj. Pro tio la norda kamero konserviĝis ĝis nun en sia origina grando kun longeco de 163 metroj kaj larĝeco de 10 metroj kaj povis dum la sekvaj jaroj estis uzata kiel rezervokluzo por la kazo de pretertempa eksfunkciigo de la suda kamero.

En 2003 la norda kluzo devis esti daŭre fermita pro gravaj difektoj. Ĉar krome la norda kluzo estas tro malgranda por modernaj ŝipoj, novkonstruo laŭ la modelo de la uda skluzo estas planita. Supozeble la konstruo komenciĝus en 2015, kaj la kluzo ekfunkcius en 2019.[1][2]

La Kluzoparo Wanne-Eickel estas ero de du temaj itineroj de la Itinero de la Industrikulturo: Ercfervojo kaj Emscher-Marĉejo kaj Kanaloj kaj Ŝiptrafiko..

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Schleuse Wanne-Eickel" Arkivigite je 2013-10-22 per la retarkivo Wayback Machine, Itinero de la Industrikulturo.
  2. "Bau der neuen Nordschleuse Wanne-Eickel am Rhein-Herne-Kanal" Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, Wasserstraßen-Neubauamt Datteln.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • DIN 4054, Verkehrswasserbau, Begriffe, septembron de 1977
51.5474117.160847

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]