Knesebeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knesebeck
Knesebeck
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1987 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Fondita 1987
Sidejo Munkeno
Lando Germanio
Estr(ar)o Rosemarie von dem Knesebeck (ĝis 2011), Antonia Bürger (ekde 2012)
Agokampo libroeldonado
TTT knesebeck-verlag.de
vdr

Knesebeck - germane Knesebeck Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1987 kaj havas sian centran oficejon en Munkeno. La eldonejo specialiĝis je grandformataj libroj de fotaĵoj, sed ankaŭ publikigas aliajn librojn pri arto, ekzemple pri moderna muziko, kaj altkvalitajn kuirlibrojn. Inter la fotistoj kies verkaĵoj por la teritorio de Germanlingvio eldonatas en la firmao, estas ekzemple la franca filmproduktisto kaj naturfotisto Jacques Perrin, la same francia fotisto Yann Arthus-Bertrand kaj la germana verkisto Karlheinz Deschner.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.