Kolektiva interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kolektiva interkonsento (angle: collective labour agreement (CLA) aŭ collective bargaining agreement (CBA), en Esperanto: kolektiva marĉand-interkonsento (KMI) estas skribita kontrakto intertraktata pere de kolektiva marĉandado, nome kolektiva negocado, por dungitoj fare de unu aŭ pliaj sindikatoj kun la mastrumantoj de firmao (aŭ kun asocio de dungantoj), kiu reguligas la interkonsentojn kaj kondiĉojn pri dungeco, inkluzive de interkonsentoj pri la salajroj, avantaĝoj, kaj devontigoj de la dungito(j) kaj de la devontigoj kaj respondecoj de la dunganto(j). Ĝi ofte inkludas ankaŭ regulojn por solvi disputojn.