Kolombio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolombio en la Olimpikoj

Flago de Kolombio
IOK-kodo  COL
NOK Kolombia Olimpika Komitato
Retejowww.coc.org.co (hispane)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
kolombiaj sportistoj en la Somera Olimpiko 1936
la halterlevisto Óscar Figueroa ( en 2012, en 2016 sekvos ora), kuristino Caterine Ibargüen (same en 2012, en 2016 sekvos ora) kaj la montbiciklistoj Mariana Pajón ( en 2012 kaj 2016) kaj Carlos Oquendo ( en 2012) post la olimpiko de Londono

Kolombiaj sportistoj unue en 1932 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala kolombia teamo regule partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj nur maltrafis la eventon de 1952. En vintraj olimpikoj ankoraŭ ĝis nun nur en 2010, 2018 kaj 2022 estis kolombiaj partoprenantojmalgrandaj teamoj de maksimume kvar sportistoj, kiuj sekve ankoraŭ neniam atingis vintran medalon. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 5 orajn, 13 arĝentajn kaj 16 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 69-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Kolombia Olimpika Komitato (hispane Comité Olímpico Colombiano – COC) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1936 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1948.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]