Kolonaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Kolonaki
kvartalo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 59′ N, 23° 44′ O (mapo)37.97716666666723.740638888889Koordinatoj: 37° 59′ N, 23° 44′ O (mapo) [+]

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kolonaki [+]
vdr

Kolonaki (en greka: Κολωνάκι), laŭvorte "Koloneto", estas kvartalo en centra Ateno, Grekio. Ĝi situas sur la sudaj deklivoj de Likabeto. Ties nomo derivas el la dumetra kolono (situa en Placo Kolonaki) kiu difinis la areon eĉ antaŭ unusola domo estis konstruita tie.

Kolonaki estas riĉa kaj merkathava distrikto. Kiel unu el la ĉefaj vendejaj areoj de la ĉefurbo, ĝi inkludas nombrajn luksajn vendejojn por junuloj kaj por prestiĝa alta modo el grekaj kaj internaciaj desegnistoj. Unu el ties ĉefaj vendejaj stratoj, la strato Voukourestiou, estas nune konata pro sia juvelarto.

Ankaŭ muzeoj kaj galerioj en Kolonaki. La Muzeo Benaki, ene de bone konservita novklasika domego, kaj la Muzeo Gulandris de Ciklada Arto estas du el la plej fajnaj privataj kolektoj en la lando. Aliaj du pli malgrandaj muzeoj estas en Kolonaki, nome la Muzeo de Historio de Greka Vestaro kaj la Teatra Muzeo, ambaŭ tre specializitaj en siaj respektivaj areoj. Ĉe la Avenuo Vasilissis Sofias estas la Bizanca kaj Kristana Muzeo, kaj la Milita Muzeo de Ateno.

La Funikularo de Likabeto ligas Kolonaki al la pinto de la Monto Likabeto.