Komanĉa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komanĉa)
Komanĉa lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Numic
Parolata en Usono
Regiono Oklahomo (historie en nordokcidenta Teksaso, orienta Nov-Meksiko, sudorienta Kolorado, sudokcidenta Kansaso, okcidenta Oklahomo kaj norda Ĉiŭaŭo)
Parolantoj 915
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

jut-azteka
norda jut-azteka lingvaro
komanĉa
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 com
  Glottolog coma1245
Angla nomo Comanche
Franca nomo comanche
vdr

La komanĉa lingvo - sialingve Nʉmʉ Tekwapʉ̲, prononco laŭ sistemo IFA ˈnɨmɨ ˈtekʷapɨ̥ , angle Comanche, prononco laŭ sistemo IFA kəˈmæntʃi - estas lingvo el la jut-azteka lingvaro parolata de la komanĉoj, kiuj disiĝis de la ŝoŝonoj baldaŭ post kiam ili akiris ĉevalojn ĉirkaŭ 1705. La komanĉa lingvo kaj la ŝoŝona lingvo estas tial tute similaj, kvankam iuj konsonantaj ŝanĝoj en la komanĉa malhelpas reciprokan kompreneblecon.

La nomo "komanĉa" venas de la juta vorto kɨmantsi signifanta "malamiko, fremdulo". Ilia propra nomo por la lingvo estas nʉmʉ tekwapʉ kiu signifas "lingvo de la popolo".