Komitatano B

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komitatano B de UEA estas membro de la komitato de UEA elektita de la individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio. Elekteblas po unu persono por komencita milo da individuaj membroj. La oficperiodo estas tri-jara.

Laŭ la statuto de UEA (art.24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj. Laŭ la antaŭvidata nombro de individuaj membroj oni elektas kvin komitatanojn B. La Ĝenerala Regularo (art. 8) difinas: “Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.”

Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum la du antaŭaj jaroj kaj, se elektita, resti individua membro tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 766: Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!], dissendita la 19-an de novembro 2018 esperante

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]