Komora insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morono (Komoroj)
Morono (Komoroj)
DEC
Morono
Morono
Morono

La komora insularo (aŭ malpli kutime komora arkipelago) estas insularo en la Hinda Oceano oriente de Afriko kaj nordokcidente de la en komparo signife pli granda insulego Madagaskaro. La komora insularo konsistas el kvar pli grandaj insuloj: tri el ili apartenas al la ŝtato Komoroj (Unio de Komoroj): Granda Komoro, Anjuano kaj Mohéli. La kvara pli granda insulo, Majoto, apartenas al Francio. Aldoniĝas pluraj kompare multe pli malgrandaj insuletoj - en la skiza mapo dekstre ili bildigeblas nur kiel punktetoj.

Situo de la komora insularo en la Hinda Oceano

Biogeografie la insuloj situas en la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj konstituas unu solan ekoregionon, nomitan la "komoraj arbaroj".