la komora insularo: blanke la ŝtato Komoroj kun ties ĉefurbo Morono, grize la insulo Majoto, kiu apartenas al Francio
La komora insularo (aŭ malpli kutime komora arkipelago) estas insularo en la Hinda Oceano oriente de Afriko kaj nordokcidente de la en komparo signife pli granda insulego Madagaskaro. La komora insularo konsistas el kvar pli grandaj insuloj: tri el ili apartenas al la ŝtato Komoroj (Unio de Komoroj): Granda Komoro, Anjuano kaj Mohéli. La kvara pli granda insulo, Majoto, apartenas al Francio. Aldoniĝas pluraj kompare multe pli malgrandaj insuletoj - en la skiza mapo dekstre ili bildigeblas nur kiel punktetoj.