Komputilsimulado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komputoŝajnigo)
Simulado de ondo per la programo Blender.

Komputilsimulado, modelo de simulado per komputilomodelo informadika estas komputila programo aŭ reto de komputiloj kies celo estas krei simuladon[1] de abstrakta modelo de determinita sistemo. La komputilsimulado iĝis grava kaj utila parto de la matematikaj modeloj de multaj sistemoj de naturaj sciencoj kiel fiziko, geofiziko, astrofiziko, kemio kaj biologio; same kiel de sistemoj de homaj sciencoj kiel ekonomio, psikologio kaj sociaj sciencoj. Krome ĝi estas uzata en la dezajno de nova teknologio por atingi plej bonan komprenon de ties funkciado.

La komputilsimulado enhavas ekde komputilajn programojn kies plenumo daŭras nur kelkajn minutojn ĝis komputilaroj konektitaj rete kies plenumo daŭras horojn, kaj estas simulado kiu povas daŭri eĉ kelkajn tagojn. La variado de okazaĵoj kiu estas rekreebla pere de komputilsimulado ege superis la eblojn de la tradicia matematika modelo per papero kaj skribilo: komence de la 21a jarcento, simulado de batalo en dezerto en kiu armeo atakis alian armeon postulis modeladon de 66 239 tankoj, kamionoj kaj aliaj vehikloj en tereno simulita proksima al Kuvajto, por kio oni uzis kelkajn superkommputilojn de la Programo por la Modernigo de la Komputiloj de Alta Rezulto (de la angla: High Performance Computer Modernization Program) de la Departamento de Defendo de Usono. Unu modelo de mil milionoj de atomoj de materia misformigo, alia modelo de 2 64 milionoj de atomoj de ribosomo (nome la komplekso supramolekula sinteziga de proteinoj estanta en ĉiuj organismoj) kaj la projekto "Blue Brain" en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, Svisio, komencis en majo 2005 krei la unuan komputilsimuladon de la tuta homa cerbo, kaj tiel oni alvenis eĉ al la nivelo de molekuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves Nevelsteen, Komputeko, prikomputika terminokolekto, E@I, 2008, p. 79.