Saltu al enhavo

Komunaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunaĵo
ara operacio
komunaĵo
duvalenta operacio
komunaĵo de pluraj aroj Redakti la valoron en Wikidata
subaro
vdr

En aroteorio, la komunaĵo de du aroj A kaj B estas la aro, kiu entenas precize tiujn elementojn, kiuj apartenas kaj al A, kaj al B. La notacio por komunaĵo de A kaj B estas A ∩ B (legu: a kaj bo).

La komunaĵo de A kaj B estas la interna areo signita per A∩B

x apartenas al A ∩ B se kaj nur se

  • x apartenas al A kaj
  • x apartenas al B

Ekzemple la komunaĵo el la aroj {1,2,3} kaj {2,3,4} estas {2,3}. La nombro 9 ne apartenas al la komunaĵo de la aro de primoj {2,3,5,7,11,...} kaj la aro de neparaj nombroj {1,3,5,7,9,...}, ĉar 9 ne estas primo.

Pli ĝenerale oni povas difini la komunaĵon de pli ol du aroj: La komunaĵo de A, B kaj C, ekzemple, enhavas precize tiujn elementojn, kiuj apartenas al A, al B kaj al C.

La duvalenta operacio, kies rezulto estas komunaĵo de aroj, estas komuta kaj asocia.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]