Kunaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kunaĵo[1][2]kunigaĵo[3] de du aroj A kaj B estas la aro, kiu entenas precize tiujn elementojn, kiuj apartenas aŭ al A aŭ al B. La kunaĵon de A kaj B oni signas per A ∪ B (legu a kun boa aŭ bo):

Pli ĝenerala nocio estas kunaĵo de arbitra familio de aroj:

Venn A union B.png

Formala difino[redakti | redakti fonton]

Se estas aro de aroj, do la kunigaĵo estas la jena aro:

.

Se la aro de aroj konsistas el nur du elementoj, do la kunigaĵo de du aroj kaj estas la aro, tia ke elemento apartenas al se kaj nur se

  • x apartenas al
  • x apartenas al .

La konjunkcio "aŭ" tie ĉi estas ne-ekskluziva; elementoj, kiuj estas en ambaŭ aroj, estas en la kunaĵo.

Speciale, se estas la malplena aro, do la kunigaĵo de nul aroj estas la malplena aro:

.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La kunigo de aroj estas komuta (kio ne tuj evidentas el la prepozicio "kun") kaj asocia.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ekzemple la kunaĵo el la aroj {1,2,3} kaj {2,3,4} estas {1,2,3,4}. La nombro 9 ne apartenas al la kunaĵo de la aro de primoj {2,3,5,7,11,...} kaj la aro de paraj nombroj {2,4,6,8,...}, ĉar 9 estas nek primo nek para nombro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. Hilgers, Yashovardhan k.a. EK-Vortaro de matematikaj terminoj (vol. 4 en Eŭropa Serio: Sennaciigita Scienco), Eŭropa Klubo, FEoLL-Institut für Kybernetische Pädagogik, Paderborn, 1980, ISBN: 3-88064-080-7
  2. Reta Vortaro: kun/aĵo
  3. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kun/ig/aĵ/o

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]