Ordinara bronzflugilulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komuna bronzflugilulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Phaps Phaps
Specio: Komuna bronzflugilulo 'Phaps chalcoptera'
John Latham (ornitologo) 1790
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Komuna bronzflugilulo

La Komuna bronzflugilulo (Phaps chalcoptera) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropika Aŭstralio.

Ĝi estas mezgranda kaj fortika kolombo indiĝena de Aŭstralio kaj unu el la plej komunaj kolomboj de la lando, la Komuna bronzflugilulo povas loĝi ĉe preskaŭ ĉiu medio, escepte eble la pli sekajn kaj dezertajn areojn kaj densajn pluvarbarojn.[1]

Aspekto

Masklo de tiu ĉi specio havas helflavan al blankoflavan frunton kaj rozkoloran bruston.[2] Kaj masklo kaj ino havas facile rimarkindan blankan linion ĉirkaŭ kaj ĉe la okuloj. La Komuna bronzflugilulo havas ankaŭ makulojn de ruĝa, blua kaj verda koloroj en siaj flugiloj, kio estas karaktera de ĉiu bronzflugilulo.[2] Junuloj estas kutime pli senkoloraj kaj brunaj ol la plenkreskuloj.

La Komuna bronzflugilulo estas mezaveraĝe inter 30 kaj 36 centimetrojn longa.[1]

Kutimoj

Rare troviĝas malproksime de akvejo, la Komuna bronzflugilulo moviĝas ĉu sola ĉu en paroj aŭ grupoj, kaj estas kutime timida kaj ne tre facile alproksimigebla de homoj aŭ aliaj animaloj.

La Komuna bronzflugilulo manĝas ĉefe semojn kaj ĉiuj specojn de vegetalo. Ili serĉas manĝaĵon en etaj grupoj. Tiu serĉado povas daŭri tagojn kaj kiel tiu kolombo devas trinki ofte, ĝi uzas akvotruojn aŭ aliajn disponeblajn akvofontojn.

Reproduktado

La Komuna bronzflugilulo konstruas mallaboritan neston el bastonetoj kaj twigs, kiu estas lokita malalte en arbo aŭ arbusto. Eloviĝo okazas post periodo de apenaŭ 14 aŭ 16 tagoj, post kovado farita de ambaŭ gepatroj. Ambaŭ gepatroj ankaŭ kunhavas respondecon pri zorgado de la idoj. Kiel aliaj kolomboj, la Komuna bronzflugilulo produktas laktan substancon el sia kropo (kropolakto aŭ kolombolakto) por manĝigi sian idaron.[2]


Referencoj
  1. 1,0 1,1 Wildlife of Sydney website. Alirita 2013-03-23.
  2. 2,0 2,1 2,2 Wildlife of Sydney website Common Bronzewing (Phaps chalcoptera). Alirita 2013-03-23.