Komunumaro Côte d'Émeraude

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro de Côte d'Émeraude
Communauté de communes de la Côte d'Émeraude
urbeca komunumaro
Situo
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor, Ille-et-Vilaine
Sidejo La Richardais
Enhavo 10 komunumoj : Dinard, Lancieux, Le Minihic-sur-Rance, Plessix-Balisson, Pleurtuit, Ploubalay, La Richardais, Saint-Briac-sur-Mer, Saint-Lunaire, Trégon
Fondo decembro 1996
Prezidanto Michel Penhouet
Loĝantaro 31 767 (2019)
Surfaco 111,98 km2
TTT-ejo Komunumaro de Côte d'émeraude
vdr

Communauté de communes de la Côte d'Émeraude (esperantlingve "Komunumaro Côte d'Émeraude") estas franca komunumaro, situanta sur departementoj Côtes-d'Armor kaj Ille-et-Vilaine en regiono Bretonio. Laŭ la stato de 2019 en la komunumaro vivis 31 767 loĝantoj sur areo de 115,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 275 loĝantoj/km².

Historio kaj komunumara teritorio[redakti | redakti fonton]

Kreita en oktobro 1996 kun la nomo Communauté de communes Côte d’Émeraude Rance et Frémur (esperantlingve "Komunumaro Smeralda Bordo, Rance kaj Frémur"), ĝi arigis, origine, sep komunumojn. Kvin el ili apartenis al departemento Ille-et-Vilaine (35) : La Richardais, Le Minihic-sur-Rance, Pleurtuit, Saint-Briac-sur-Mer, Saint-Lunaire kaj du al departemento Côtes-d'Armor (22) : Lancieux kaj Ploubalay.

De 2002, la komunumaro pligrandiĝis, akceptante du aliajn komunumojn de Côtes-d'Armor : Plessix-Balisson kaj Trégon. La nomo de la komunumaro estis ŝanĝita en 2003 al Communauté de communes Côte d’Émeraude (CCCE). La teritorio de la komunumaro tiam etendiĝis sur preskaŭ 10 330 hektaroj kaj arigis preskaŭ 17 300 loĝantojn.

Antaŭvidita en la 1-a de januaro 2012, la eniron de Dinard en la komunumaron okazis la 1-an de januaro 2013[1]. En tiu tago, la komunumaro enhavas 10 komunumojn kaj etendiĝas sur 112 km2.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el la sekvaj komunumoj :

Komunumoj en Côtes-d’Armor :

  1. Lancieux
  2. Tréméreuc

Komunumoj en Ille-et-Vilaine :

  1. Dinard
  2. Le Minihic-sur-Rance
  3. Pleurtuit (sidejo de la komunumaro)
  4. La Richardais (antaŭa sidejo de la komunumaro)
  5. Saint-Briac-sur-Mer
  6. Saint-Lunaire

Kun efiko de la 1-a de januaro 2017, la komunumo Tréméreuc estis transprenita de la komunumaro Rance-Frémur.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2023, la komunumo Beaussais-sur-Mer forlasis tiun ĉi komunumaron kaj samtempe aliĝis al la komunumaro Dinan Agglomération.

Kompetentecoj[redakti | redakti fonton]

Krom la du devigaj kompetentecoj de komunumaro, kiuj estas ekonomia evoluigo kaj teritoriplanado, ĝi kompetentas ankaŭ pri kvin opciaj kompetentecoj : medio, pejzaĝo kaj vivmedio, komunumarnivela sociala agado, turismo, sociala loĝejaro kaj komunumarnivela vojaro[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]