Neustadt an der Waldnaab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Neustadt an der Waldnaab)
Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Neustadt an der Waldnaab
Blazono
Neustadt an der Waldnaab (Germanio)
Neustadt an der Waldnaab (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Oberpfalz
Distrikto Distrikto Neustadt an der Waldnaab
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09602
Poŝtkodo 92660
Aŭtomobila kodo NEW
Oficiala Municipokodo 09374139
Politiko
Komunumestro Sebastian Dippold
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Stadtplatz 2-4
92660 Neustadt a.d.Waldnaab
Demografio
Loĝantaro 6001 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 44′ N, 12° 10′ O (mapo)49.73055555555612.170555555556Koordinatoj: 49° 44′ N, 12° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 419 m
Areo 9,93 km²
Oficiala retejo http://www.neustadt-waldnaab.de
vdr

Neustadt an der Waldnaab (oficiale Neustadt a.d.Waldnaab) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neustadt an der Waldnaab kaj en la distriktaro Supra Palatinato de la federacia lando Bavario, norde de la eksterdistrikta urbo Weiden en Supra Palatinato, kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Urbo kaj distrikto estas parto de la historia regiono kaj nuna administra distriktaro Supra Palatinato. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6001 loĝantojn.

Samtempe la urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Neustadt an der Waldnaab - administra ligo de la najbaraj urba komunumo Parkstein kaj neurbaj komunumoj Kirchendemenreuth, Püchersreuth, Störnstein kaj Theisseil (la urbo Neustadt estas la administra centro de la komunumaro, sed mem ne apartenas al ĝi) por komuna plenumo de pluraj centraj servoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la naturparko Nördlicher Oberpfälzer Wald, ĉe la enfluejo de la rivero Floß al rivero Waldnaab. La historia centro de la urbo situas sur gnejsaj rokoj inter la du riveroj.

nova kastelo
la centra urboplaco
malnova kastelo
la rivero Waldnaab apud la urbo