Supra Palatinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distriktaro Oberpfalz)
Supra Palatinato
Administra distriktaro
FlagoBlazono

LandoGermanio

Supermara alteco628 m ü. NHN [+]
ĈefurboRegensburg
- koordinatoj49° 18′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo)49.312.2Koordinatoj: 49° 18′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoKleiner Arber [+]
Areo9 691,03 km² (969 103 ha) [+]

Loĝantaro1 098 378 [+] (31-a de decembro 2016)
Denseco113,34 loĝ./km² [+] [+]

Supra Palatinato (Tero)
Supra Palatinato (Tero)

Supra Palatinato (Bavario)
Supra Palatinato (Bavario)
DEC

Map
Supra Palatinato

Vikimedia Komunejo:  Upper Palatinate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Bazaj datumoj
Federacia lando: Bavario
Ĉefurbo: Regensburg
Areo: 9.691,03 km²
Loĝantoj: 1 112 102 (fine de decembro 2019)
Loĝdenso: 113 / km²
Retejo: www.regierung.oberpfalz.de

Supra Palatinato (germane: Oberpfalz) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 ĝi havis 1 112 102 loĝantojn.

Ĉefurbo de la distriktaro estas Regensburg.

La teritorio situas en la orienta parto de Bavario kaj limas al

La nomo de la distriktaro reiras al divido de la dinastio Wittelsbach post la morto de duko Ludoviko la 2-a, "la severa" (ne konfuzenda kun la multe pli posta reĝo Ludoviko la 2-a) en 1294 al du branĉoj: Pfalz (Palatinato) kaj Bayern (Bavario). La palatinata branĉo ricevis teritoriojn en norda Bavario, kiuj poste estis nomitaj "Supra Palatinato en Bavario". Kiam en la 19-a jarcento la administrado de Bavario estis restrukturita, oni nomis parton de la nova reĝlando "Supra Palatinato".

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Supra Palatinato konsistas el sep distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

  1. Amberg
  2. Regensburg
  3. Weiden

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

  1. distrikto Amberg-Sulzbach
  2. distrikto Cham
  3. distrikto Neumarkt (Supra Palatinato)
  4. distrikto Neustadt an der Waldnaab
  5. distrikto Regensburg
  6. distrikto Schwandorf
  7. distrikto Tirschenreuth