Komunumaro Rhein-Nahe
VG Rhein-Nahe | ||||||
| ||||||
komunumaro en Rejnlando-Palatinato | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Mainz-Bingen | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | MZ | |||||
Oficiala Municipokodo | 073395001 | |||||
Subdivido | 10 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Karl Thorn (CDU) | |||||
Adreso de la administrejo | Koblenzer Straße 18 55411 Bingen am Rhein | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 15615 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 52′ N, 7° 59′ O (mapo)49.8666666666677.9833333333333Koordinatoj: 49° 52′ N, 7° 59′ O (mapo) | |||||
Areo | 114,74 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.vgrn.de/ | |||||
La komunumaro Rhein-Nahe - germane Verbandsgemeinde Rhein-Nahe (mallonge VG Rhein-Nahe) – estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, ĉirkaŭ la centra komunumo Bingen, kiu tamen mem ne apartenas al la komunumara teritorio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mainz-Bingen de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj havas sian nomon laŭ la kunfluo de la rivero Nahe en la riveregon Rejno (germane Rhein). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 41 975 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.