Komunumo Biržai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biržai
blazono de Biržai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Panevėžys (ĝis 2010)
subdistrikta Komunumo: Biržai
Nombro de loĝantoj: 22 442 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 10 146 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1476 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 450
koordinatoj: 56° 12' norde, 24° 45' oriente

La komunumo Biržai [BIRĵej] (litove Biržų rajonas) aŭ tutprecize subdistrikta komunumo Biržai (litove Biržų rajono savivaldybė, laŭvorte "cirkla memregejo de Biržai") estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio, proksime de la limo al Latvio. Administra centro estas la samnoma urbeto Biržai. Ĝis 2010 la komunumo apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Panevėžys. En 2023 en la komunumo vivis 22 442 loĝantoj, en la urbo mem en 2020 estis 10 146. Biržai situas ĉe la lago Širvenos kaj estas tradicia bierfareja urbo.

La loko skribe unuafoje menciiĝis dum la jaro 1415 okaze de vizito de la litova grandduko kaj pola reĝo Jogaila. Ĝis la 16-a jarcento la urbo apartenis al la nobela familio Radvila kaj dum ties influo estis centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen fine ne konvinkis multajn litovojn ŝanĝi de katolikismo al protestantismo. La urbajn rajtojn Biržai oficiale ricevis dum 1589. Dum la jaro 1804 la urbo vendiĝis al la poldevena grafo Tiškevičius, kiu ĉi tie dum la 19-a jarcento starigis kastelon, kiu ĝis hodiaŭ bone konserviĝis.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]