Komunumo Pakruojis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakruojis
blazono de Pakruojis situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Šiauliai (ĝis julio 2010)
administra centro: Pakruojis
nombro de loĝantoj: 18 063 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 4 352 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1 316 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 421
koordinatoj: 55° 58′ norde, 23° 51′ oriente

Pakruojis estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Pakruojis. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Šiauliai, Ili troviĝas 36 kilometrojn oriente de la distrikta centro Šiauliai. En 2023 en la komunumo vivis 18 063 loĝantoj, el tio en la urbo mem 4 352. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1531. Tra la komunumo fluas la rivereto Kruoja, kiu urbocentre estas barata, tial ke oriente de la centro ekestis akvobaraĵo kaj la urbocentro nun situas sur duoninsulo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]