Kondiĉa probabla denseca funkcio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La kondiĉa probabla denseca funkcio priskribas la probablon super hazarda variablo se estas donita valoro de la alia hazarda variablo en la sistemo. Ĉi tio estas tipe skribita kiel P(x | y), kio prezentas la probablodenso de x de la hazarda variablo X kiam la hazarda variablo Y havas valoron y. Kiam la valoro y estas konstanto, la funkcio P(x | y) estas probablodensa funkcio de x. Kiam la valoro x estas konstanto, la funkcio P(x | y) estas verŝajneca funkcio super y.