Konfesanta Eklezio

La Konfesanta Eklezio - germane Bekennende Kirche (BK) - estis opozicia movado de protestantaj kristanoj de Germanio kontraŭ la diktatora reĝimo de Nazia Germanio. Ĝi aparte opoziciis kontraŭ la naziema movado Deutsche Christen, kiu provis instrumentigi la protestantajn ekleziojn de la Germana Regno cele al naziisma propagando.
La Konfesanta Eklezio reagis al tio per distancigo teologia, organiza kaj eduka de la naziisma protestanta organizaĵo, poste ankaŭ per aktiva politika protesto (la "eklezia batalo" "Kirchenkampf"). Ekde sia fondiĝo dum majo 1934 ĝi havis la memkomprenon esti la sola legitima protestanta eklezia tegmenta organizaĵo en Germanio, kaj kreis proprajn gvidajn strukturojn. La organizaĵo estis forta rezistomovado kontraŭ la naziismo en la Germana Regno, sed tamen ne konsistigis unuecan politikan opozician forton kontraŭ la reĝimo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La Konfesanta Eklezio en la retejo de la germana historia muzeo
- plena teksto de la teologia deklaro de Barmen Arkivigite je 2005-05-02 per la retarkivo Wayback Machine