Kongreso de la Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongreso de la Unio
duĉambra parlamento
Komenco 28-a de septembro 1821 vd
Geografia situo 19° 25′ 49″ N, 99° 7′ 3″ U (mapo)19.430277777778-99.1175Koordinatoj: 19° 25′ 49″ N, 99° 7′ 3″ U (mapo)
Lando(j) Meksiko vd
Sidejo Kongreso de la Unio #66, Col. El Parque, Delegacio Venustiano Carranza , CP 15960
Kongreso de la Unio (Distrito Federal)
Kongreso de la Unio (Distrito Federal)
DEC
Kongreso de la Unio
Kongreso de la Unio
Lokigo de Distrito Federal en Meksiko
Map
Kongreso de la Unio
vdr
Senado de México 01.jpg
Sidejo de la Senato
Leĝdona Palaco de Sankta Lázaro

La Kongreso de la Unio (hispane Congreso de la Unión, plennome Ĝenerala Kongreso de la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj hispane Congreso General de los Estados Unidos Mexicanos) estas la dukamera leĝdona organo de la federacia registaro de Meksiko, formita de du ĉambroj, la Senato de la Respubliko kun 128 membroj kaj la Deputitinstanco kun 500 membroj.

La strukturo de la Kongreso estas establita en Artikoloj 50 kaj 79 de la Meksika Konstitucio. Entute la Kongreso havas 628 membrojn, el kiuj 500 en la Ĉambro de Deputitoj kaj 128 en la Senato. La deputitoj estas elektitaj por tri jaroj kaj la senatanoj por ses jaroj. Ekde la konstitucia amendo de 2014, deputitoj povas esti rekte reelektitaj ĝis tri fojojn kaj senatanoj dufoje [1][2].

La kongresaj balotoj regule okazas en la mezo de la 6-jara mandato de la prezidanto (simile al la mezperiodaj balotoj en Usono).

La kongresejo troviĝas en la Historia Centro de Meksikurbo, en la kvartalo Cuauhtémoc.

Kongreso[redakti | redakti fonton]

Vicente Fox farante Kongresparoladon

La konsisto de ambaŭ ĉambroj estas miksita laŭ la principo de simpla majoritato, proporcia reprezentado kaj la unua malplimulto.

Ĉambro de Deputitoj[redakti | redakti fonton]

La Ĉambro de Reprezentantoj (Cámara de Diputados, ekvivalenta al la Brita Ĉambro de Komunuloj) aŭ Meksika Reprezentantĉambro estas kunmetita de entute kvincent "reprezentantoj de la nacio". La nacio estas dividita en tricent ununomajn elektodistriktojn de la sama loĝantargrandeco, kies loĝantoj elektas, per ununominala plimulta voĉdonado aŭ simpla majoritato, deputito por periodo de tri jaroj sen la ebleco de tuja reelekto. La aliaj ducent deputitoj estas elektitaj laŭ la principo de proporcia reprezentantaro el kvin balotdistriktoj en kiuj la nacio estas dividita, kun malfermaj partiaj listoj. Deputitoj elektitaj per simpla majoritato estas konataj kiel "ununominalaj deputitoj", dum partioj elektitaj per proporcia reprezentantaro estas konataj kiel "plurinominalaj deputitoj". Por malhelpi partion esti troreprezentata, neniu partio povas havi pli ol 300 deputitojn entute. Ĉar la proporcieco de la tuta Ĉambro ne estas konservita, tiu sistemo estas konata kiel paralela balotsistemo.

Senata Ĉambro[redakti | redakti fonton]

La Senato ( Cámara de SenadoresSenado ) aŭ Meksika Senato konsistas el 128 "reprezentantoj de la ŝtatoj kaj la Federacia Distrikto". Sesdek kvar senatanoj estas elektitaj laŭ la principo de simpla majoritato, du per ŝtato kaj du el la Federacia Distrikto. Tridek du senatanoj estas nomumitaj laŭ la "unua malplimulto" principo; tio estas, sidloko estas atribuita al la partio kiu akiris la duan pozicion en ĉiu el la ŝtatoj kaj la Federacia Distrikto. La ceteraj tridek du senatanoj estas asignitaj laŭ la principo de proporcia reprezentantaro en kiu la tuta lando formas ununuran elektodistrikton. Senatanoj servas por periodo de 6 jaroj sen la ebleco de tuja reelekto.

La Kongreso havas la fakultaton aŭ potencon deklari militon, akcepti novajn ŝtatojn al la federacio kaj proponi kaj pasigi leĝojn de federacia naturo, inter aliaj. Tamen, ekzistas specifaj kapabloj aŭ potencoj por ĉiu el la Ĉambroj. Kaj la Senato kaj la Deputitinstanco elektas prezidanton [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos. Artículo 59. (hispane). Arkivita el la originalo je 14 October 2003. Alirita 2 April 2015.
  2. Habría reelección de diputados y senadores a partir del 2018 (hispane). Organización Editorial Mexicana (20 May 2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 1 April 2015.
  3. Constitution of 1917, articles 50, 59.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]