Konsilantaro por Helpo al Judoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilantaro por Helpo al Judoj (pole: Rada Pomocy Żydom przy Delegacie Rządu RP na Kraj) – pola subtera organizaĵo aganta en la jaroj 1942-1945 kiel organo de pola registaro en ekzilo, kies tasko estis helpado al judoj en getoj kaj ekster ili, malgraŭ mincanta mortpuno fare de germanaj nazioj. La konsilantaro aktivis sub sekreta nomo Żegota.

Żegota estis fondita la 4-an de decembro 1942 kiel daŭrigo de fondita samjare septembre Provizora Komitato por Helpo al Judoj fare de Zofia Kossak-Szczucka kaj Wanda Krahelska-Filipowicz. Ĝia unua prezidanto fariĝis politikisto de Pola Partio Socialista.

Agado

En 1943 fondiĝis filioj en Krakovo kaj Lvovo. La Konsilantaro helpis materie por ĉ. 4 mil personoj, liveris falsajn dokumentojn por ĉ.50 mil personoj, zorgis pri loĝlokoj, kaŝejoj kaj pri infanoj (en Varsovio por ĉ. 2,5 mil). Financajn rimedojn ĝi ricevis de Registara Delegitaro de Pola Respubliko por la Lando (90%), donacoj de la socio kaj de Bund kaj Juda Nacia Komitato. En Ĝenerala Gubernio ĉ. 40-50 mil personoj ricevis diversan helpon.

La Konsilantaro kunlaboris kun Pola Subtera Ŝtato por kontraŭbatali ĉantaĝistojn. Ĝi apelaciis pri helpado al judoj, aranĝis kelke da fuĝoj de koncentrejoj kaj forveturigoj de judoj al Hungario. Inter aktivaj kunlaborantoj estis i.a. Irena Sendlerowa kaj Władysław Bartoszewski.

Literaturo

  • Teresa Prekerowa, Konspiracyjna Rada Pomocy Żydom w Warszawie 1942-1945 (Konspira Helpo-Konsilantaro al Judoj en Varsovio 1942-1945), Warszawa 1982, p. 483 ISBN 8306006224
  • "Żegota" Rada Pomocy Żydom 1942-1945. Wybór dokumentów ("Żegota". Helpo-Konsilantaro al Judoj 1942-1945. Elekto de dokumentoj), Warszawa 2002

Fonto

  • Wielka Encyklopedia PWN, 23-a volumo, Warszawa 2004

Vidu ankaŭ