Konsilio de la Kvin Centoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konsilio de la Kvincent)
Konsilio de la Kvin Centoj
malsupera ĉambro • elected legislative house • parlamenta periodo
Komenco 23-a de septembro 1795 vd
Fino 1799 vd
Antaŭe Nacia Konvencio vd
Poste Legislative body of the Consulate and the First Empire • Tribunat vd
Sidejo Tuileries
vdr
Napoléon Bonaparte antaŭ la Konsilio de la Kvin Centoj la 10-a de novembro 1799.

La Konsilio de la Kvin Centoj (france Conseil des Cinq-Cents) estis, kune kun la Konsilio de la Maljunuloj (Conseil des Anciens), unu el la du leĝofaraj asembleoj de Francio dum la periodo de la Direktoraro (1795-1799). Ĝi estis kreita de la konstitucio de la 3-a jaro kaj ĝia inaŭgura sesio okazis la 23-an de septembro 1795.

Ĝi estis forigita de Napoléon Bonaparte post la puĉo de la 18-a de brumero.