Saltu al enhavo

Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj (Ko-Ro) estis kunlabora organo en la tiel nomata Helsinko-sistemo (1922-1932).

Leterkapo el arkivo de Paul Kempeneers, IEspA.

La naciaj Esperanto-societoj aliĝis al Ko-Ro kaj devis pagi kotizon laŭe la propraj membroj-nombroj, kaj Ko-Ro kundecidis pri anoj de Internacia Centra Komitato, la plej alta reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-movado. Ko-Ro kaj UEA estis la du pagantaj kolonoj de la sistemo.

Aldonaj informfontoj

[redakti | redakti fonton]

En la kongresa kuriero de la UK 1924 de Vieno aperis la teksto de la Kontrakto de Helsinki, kun adaptita artikolo IV.

Ĉar la sidejo de Ko-Ro troviĝis en Belgio kaj ĉar pluraj estraranoj estis belgoj, la revuoj Belga Esperantisto kaj Flandra Esperantisto regule raportis pri ĝia funkciado.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]