Meza Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kontinenta Grekio)
Administra regiono
Meza Grekio
Περιφέρεια Στερεάς Ελλάδας
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 15.549 km²
nombro de loĝantoj: 605.329 (2001)
loĝdenso: 38,93 loĝantoj po km²
administra centro: Lamia
provincoj (νομοί): 5
kodo laŭ normo ISO: GR-H
kodo laŭ normo NUTS: GR24
retpaĝo: www.stereaellada.gov.gr
vdr

Meza Grekio (greke Στερεά Ελλάδα - Stereá Elláda, laŭvorte "kontinenta Grekio") estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio. La regiono, kies administra centro estas la urbo Lamia, ampleksas centran parton de la kontinenta parto de Grekio kaj la insulon Eŭbeo.

Ĝi dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):

  • Evritanio (Nomos Evrytanias), administra centro Karpenisi
  • Ftiotido (Nomos Fthiotidos), administra centro Lamia
  • Beotio (Nomos Viotias), administra centro Levadia
  • Eŭbeo (Nomos Evvias), administra centro Ĥalkida
  • Focido (Nomos Fokidas), administra centro Amfisa