Kontraŭcionismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭcionismo estas opozicio al cionismo, la internacia politika movado subtena al iama rekreo kaj subteno de pluekzisto de la nacia juda ŝtato (Israelo) en la loko de historia patrujo de la hebrea popolo. Kontraŭcionismo povas sin manifesti politike, religie, antisemitisme kaj/aŭ milite/perforte; tial la metodoj de aplikado de tiu tendenco estas jen pli, jen malpli (kontraŭ)leĝaj, pli humanaj kaj pli malhumanaj.

Kutime oni supozas, ke Kontraŭcionismo estas kontraŭjuda politika sinteno, havata de nejudoj, sed male ĝi povas esti sinteno de juda movado, kiu ne akceptas la modernan kreadon de la israela ŝtato aŭ eĉ konsideras ĝin kiel agado kontraŭ la deziroj de Dio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]