Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Úmluva Organizace spojených národů o mořském právu
traktato • multflanka traktato
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
Eldondato 10-a de decembro 1982
vdr
Arkta Oceano.

La Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (angle United Nations Convention on the Law of the Sea, mallongigita (UNCLOS), ankaŭ nomata Traktato de Marjuro) estas la internacia interkonsento kiu rezultis el la tria Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (UNCLOS III), kiu okazis inter 1973 kaj 1982. La konvencio difinas la rajtojn kaj respondecojn de landojn rilate al ties uzado de la mondaj oceanoj, establante gvidliniojun por negocado, mediprotekto, kaj la administrado de la maraj krudmaterialojn. La konvencio, konkludita en 10-an de decembro 1982, anstataŭis kvar traktatojn de 1958. UNCLOS ekvalidiĝis en 16-a de novembro 1994, unu jaron post Gujano iĝis la 60a lando kiu subskribis la traktaton.[1] Komence de 2015, 166 landoj kaj la Eŭropa Unio estis aliĝintaj en la Konvencio. Tamen, malcertas ĝis kioma grado la Konvencio kodigas internacian kutimjuron.

Kvankam la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj ricevas dokumentojn de ratifo kaj aliro kaj la UN havigas eltenon por kunsidoj de ŝtatoj por la Konvencio, la UN ne havas rektan funkciigantan rolon en la plibonigo de la Konvencio. Estas, tamen, roloj luditaj de organizoj kiaj la Internacia Mara Organizo, la Internacia Balenkomitato, kaj la Internacia Aŭtoritato pri Marfundoj. (La IAM estis establita de la UN Konvencio.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The United Nations Convention on the Law of the Sea (A historical perspective)". United Nations Division for Ocean Affairs and the Law of the Sea. [1] Alirita la 30an de Majo 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]