Internacia Marfunda Aŭtoritato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Marfunda Aŭtoritato
emblemo
La ĉefsidejo de la Internacia Marfunda Aŭtoritato en Kingstono, Jamajko
La ĉefsidejo de la Internacia Marfunda Aŭtoritato en Kingstono, Jamajko
internacia organizaĵointerregistara organizaĵo
Komenco 1994 vd
Geografia situo 17° 57′ 53″ N, 76° 47′ 30″ U (mapo)17.964767531-76.791708055Koordinatoj: 17° 57′ 53″ N, 76° 47′ 30″ U (mapo)
Lando(j) Jamajko vd
Sidejo Kingstono
Internacia Marfunda Aŭtoritato (Jamajko)
Internacia Marfunda Aŭtoritato (Jamajko)
DEC
Internacia Marfunda Aŭtoritato
Internacia Marfunda Aŭtoritato
Map
Internacia Marfunda Aŭtoritato
Celo Minerala esplorado
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Marfunda Aŭtoritato (angle International Seafund Authority , france Autorité internationale des fonds marins , hispane Autoridad Internacional de los Fondos Marinos) estas internacia organizaĵo establita en 1994 laŭ la Konvencio de UN pri la Juro de la Maro de 1982 [1]. Ĝi respondecas pri administritaj mineralresursoj sur la profunda marfundo ekster la kontinentdeklivo de la marbordaj ŝtatoj. La Marfunda Aŭtoritato havas sian ĉefsidejon kaj sekretariejon en Kingstono, Jamajko.

La Internacia Marfunda Aŭtoritato estas regata de asembleo de reprezentantoj de la Membro-Ŝtatoj, kiuj elektas Konsilion. En julio 2018, 168 ŝtatoj estis membroj de la organizaĵo [2]. Membroj de la organizaĵo estas ĉiuj subskribintoj de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «International Seabed Authority (ISA)», Encyclopædia Britannica.
  2. "Membroŝtatoj" (angla) . Internacia Marfunda Aŭtoritato . Alirita la 18an de julio 2018 .

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]