Kopta evangelio de Egiptoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Kopta Evangelio de Egiptoj, aŭ Sankta libro de la Granda Nevidebla Spirito, estas gnostika Evangelio de la 2-a jarcento.

Menciita tie kaj tie ĉe la Patroj de la Eklezio, kaj opiniata perdita, pri ĝi oni trovis ekzempleron inter la kodeksoj de la gnostika biblioteko de Nag Hammadi en 1945: en ĝi estas parolate pri Set enkaniĝinta en Jesuo por liberigi la diajn animojn el la karcero de la karno. (Oni vidu en la kodekso III,2 kaj IV,2.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Datebla ĉe la lasta kvarono de la 2-a jarcento [1], tiu reksto devenas de la gnostikaj medioj setaj, kiuj vidis en Jesuo de Nazareto la reenkarniĝon de Set, la tria filo de Adamo (Gen 4, 25). Tiu medio produktis serion da tekstoj kies tiu Sankta Libro estas la lasta, inter kiuj memorindas la apokalipso de Adamo, la libro de la sekretoj de Johano, la tri doksologioj de Set kaj la protenoia trimorfa.

La titolo[redakti | redakti fonton]

Spite de sia nomo «Evangelio de Egiptoj» kiun oni trovas nur el la kolofono de Codex (kodekso]]) III (69,3), tiu teksto malmulte similas al la ĝenro evangelia. La ĝusta titolo troviĝas en la Codex III, 69,18-20[2].

Tiu teksto ne konfuzendas kun la Greka Evangelio de Egiptoj, religia teksto de gnostika ĝenro, sed enhave evangelstila, datebla je la komenco aŭ duono de la 2-a jarcento, kies oni posedas nur kelkajn fragmentojn.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La teksto proponas teogonion kiu ŝajnas kruci du tradiciojn: tiu de la triopo ĉeesta en la Libro de la sekretoj de Johano kaj Protenoia trimorfa. kaj alia, tiu ĉeesta en la bapta seta tradicio. Tiu teksto, markita per esoterismo kaj eble tendenca ĉerpi el la bapta inicada tradicio, estas prirevelacia pritraktato kiu priskribas, en la unua parto, la ordon en la ĉiela panteono, pere de kvin doksologioj. Tiu panteono, prezidita de aŭtogena diaĵo epitetata Granda Nevidebla Spirito, estas karakterizita per lumo kaj silento, kaj loĝata de la triopo ogdoada: patro, patrino, filo. La teksto mencias poste la aperon de Eono kiu perlume ĉirkaŭvolvas la panteonon, kies aspekto reflektas influojn de la juda mistikismo. La panteono poste animiĝas per apero de serio da transcendaj estuloj, kies la precipaj estas la Masklo Virga (Barbelo), kiu estas emanaĵo el la Supera Dio, la Infano trifoja Maskla, la Maskla Virgulino Youel (iu duobla Barbelo) kaj la Infano de la infanoj (iu duobla infano)[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean-Marie Sevrin, Le dossier baptismal séthien: Études sur la sacramentaire gnostique, éd. Presses de l'Université de Laval, 1986, pp. 81-82 ; John D. Turner, « Sethian Gnosticism and the Platonic Tradition », in Bibliothèque copte de Nag Hammadi, section « Études » 6, éd. Presses de l'Université Laval/éd. Peeters), 2001. Estas ankaŭ ne forigebla kiel dato de naskiĝo ankaŭ la 4-a jarcento
  2. Louis Painchaud et Anne Pasquier, «Les textes de Nag Hammadi et le problème de leur classification : actes du colloque tenu à Québec du 15 au 19 septembre 1993», en Bibliothèque copte de Nag Hammadi, vol. 3, éd. Presses Universitaires de Laval, 1997, p. 85, [1]
  3. cf. John D. Turner, « Sethian Gnosticism : A Literary History », in Nag Hammadi, Gnosticism and Early Christianity, éd. C.W. Hedrick and R. Hodgson; Peabody, MA: Hendrickson Publishers, 1986, pp.55-86 ; Madeleine Scopello, Femme, gnose et manichéisme: de l'espace mythique au territoire du réel, éd. Brill, 1997, p. 53 [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle John D. Turner, « Sethian Gnosticism : A Literary History », in Nag Hammadi, Gnosticism and Early Christianity, éd. C.W. Hedrick and R. Hodgson; Peabody, MA: Hendrickson Publishers, 1986, pp.55-86 [3]
  • Jean-Marie Sevrin, Le dossier baptismal séthien : Études sur la sacramentaire gnostique, éd. Presses de l'Université de Laval, 1986, recenzo
  • Yvonne Janssens, « L'Évangile des Égyptiens », in Le Museon, vol. 100, no1-4, éd. Peeters, 1987 pp. 181–198, [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [5] Angligita traduko de la Kopta Evangelio de Egiptoj
  • Franclingvaj Informoj pri Nag Hammadi [6]