Kordofrapado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kordofrapado evoluis surkampe de la distra muziko ekde la 1910-aj jaroj. Ĉar pro la enkonduko de elektre amplifitaj gitaroj en la 1940-aj jaroj la baso eĉ en malgrandaj ensembloj preskaŭ ne estis aŭdebla, la basistoj provis altigi la laŭtecon de siaj instrumentoj:

  • per frapado sur la kordojn je la malsurpra parto de la prentabulo
  • per tiregado de la kordoj, kiuj tiam rebatiĝas sur la prentabulon.

Ambaŭ ludmanieroj generas perkutan tonon, kiu aldone akcentas la ritmon de la muziko.

Kordofrapado je kontrabaso[redakti | redakti fonton]

Kordofrapado je kontrabaso distingiĝas kompare kun elektra baso precipe per la realigo. La plej simpla maniero frapi kordojn sur kontrabaso konsistas el tio, tiri per la fingroj de la ludomano la kordojn for de la prentabulo kaj tiam lasi refrapiĝi sur tiun. Ĉi tiu variaĵo taŭgas aparte por pli malrapidaj promenbasaj linioj.

Pli altan ludotempon oni atingas per tio, ke oni antaŭ la ektirado frapas per plata mano sur la kordojn. Tiel ekestas plua perkuta sono. Tiamaniere oni povas ludi basliniojn, duume aŭ triume, altatempe. Muzikstiloj, en kiuj kontrabasistoj ofte kordfrapas, estas rokenrolo, rokabilo kaj psikobilo.

Kordofrapado je elektra baso[redakti | redakti fonton]

Alie ol je kontrabaso je elektra basgitaro oni realigas kordofrapadon ne per plata mano sur ĉiuj kordoj, sed dikfingro aŭ pli malofte montrofingro de la ludmano frapas sisteme sur unu kordon je la fino de la prentabulo. Gravas je ĉi tio, retiri la frapan fingron kiel eble plej rapide de la kordo, por ne dampi la ekestantan svingadon de la kordo. La ekestanta tono estas kondiĉite de la konstrumaniero de elektra basgitaro pli tonala ol perkuta, ekikas tamen pli fortika ol klasike plukita tono. La kontraŭmovo al kordfrapado estas la tiregado de la kordo per montrofingro. Ambaŭ teknikoj ofte estas miksataj aŭ alterne uzataj.

Evoluo de la kordofrapado[redakti | redakti fonton]

Kordofrapado venkis sur elektra basgitaro dum la 1970-aj jaroj precipe en funko-muziko, post kiam Larry Graham, basisto de la grupo Sly & The Family Stone, unuafoje uzis ĝin. Ankaŭ la ĵazon, aparte la substilon nomatan kunfandmuziko, basistoj kiel Stanley Clarke k.a. influis per virtuoza uzado de ĉi tiu ludmaniero ĝis en la 1980-aj jaroj.

En la 1990-aj jaroj ĉi tiu tekniko iomete eksmodiĝis, kvankam kelkaj konataj bandoj, kies stilon ĉi tiu ludmaniero tre stampis (Red Hot Chili Peppers, H-Blockx, Primus, kiel ege perkute uzata elemento ankaŭ je Korn), tiutempe estis tre ŝatataj. Ankaŭ reprezentanto de kordfrapado estas Mark King. En 1980 li fondis kun la fratoj Gould samkiel Mike Lindup la bandon Level 42.

Pluevoluo de ĉi tiu ludotekniko estas la frapado per dikfingro aŭ la tuta manplato sur la kordojn (je kio nur la eksonanta kordo ne estas dampata per la prenmano). La sono kompreneble estas relative brutala kaj nekontrolata, sed en respektiva muzika kunteksto (ekz. Nu Metal) ne senĉarma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Slaptechnik » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3559087 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)