Koreaj Malnovaj Rakontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Koreaj Malnovaj Rakontoj
Aŭtoro Cho Sung Ho
Eldonjaro 1997
Aliaj eldonoj Ĉunhjang: Koreaj Rakontoj (1975)
Eldoninto Korea Esperanto-Asocio
Paĝoj 104
vdr

Koreaj Malnovaj Rakontoj estas libro tradukita en Esperanton fare de Cho Sung Ho, kiu enhavas kvin koreajn rakontojn el la malnova tempo; Ŝim Ĉong, Ĉunhjang, La Lignohakisto kaj la Feino, Ĝanghŭa kaj Hongrjon kaj La Hepato de Leporo.

Citaĵo
 Mi kolektis kvin plej popularajn rakontojn el la malnova tempo kaj prezentas al vi, kun la espero ke la legantoj havu iom da korea etoso kaj, se vi estas okaze infano, ricevu iom da morala instruo. Legante la rakontojn vi senpene povos kapti la virtojn, kiujn la aŭtoroj deziris liveri al ni. 

[1]

Recenzoj pri Koreaj Malnovaj Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Citaĵo
     La tradukinto uzis facile legeblan kaj kompreneblan lingvaĵon. La teksto estas presita eminente. La ilustraĵoj estas kuriozaj, bele desegnitaj kaj presitaj. En la fino estas klarigitaj la kelkaj uzitaj nekonataj vortoj. Tie oni trovas ankaŭ mallongan biografion pri la kompilinto kaj tradukinto de la rakontoj. Li meritas, ke oni konu lian nomon. 
    [2]
  • Citaĵo
     Oni legas ilin flue kaj plezure, ne nur ĉar iliaj intrigoj estas interesaj, ilia fantazio riĉa kaj ilia priskribo poezieca, sed ankaŭ pro la trafa Esperantigo. 
    [3]
  • Citaĵo
     Ni esperas, ke baldaŭ aperos dika libro, kiu certe estos same sukcesa, kiel la fabeloj de Andersen. Atendante, la legantoj ekkonatiĝu kin la lando ‘Mateno Kvieta’, kaj tion ili ne bedaŭros. 
    [4]
  • Citaĵo
     La libro estas leginda kontribuaĵo al nia literaturo el malmulte konata lando kaj antikva kulturo, taŭga por memdistrado kaj por klaslegado. 
    [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la enkonduko de la tradukinto.
  2. Janos Sarkőzi, Monato, marto 1998
  3. Paulo Sérgio Viana, La Lampiro 2021/4
  4. Ĵak Le Puil, SAT-Amikaro 1977/323
  5. H.W.R. Petersen, Nov-Zelanda Esperantisto 1976/386