Kosimo de Mediĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosimo la pliaĝa, fare de Jacopo Pontormo.

Kosimo de Mediĉo, aŭ itale Cosimo de' Medici (n. la 27-an de septembro 1389 en Florenco - m. la 1-an de aŭgusto 1464 samloke) estis itala bankisto kaj ŝtatestro. Li estas rigardita kiel la fondinto de la politika dinastio de la Mediĉoj, kiuj neoficiale regis Florencon dum la plej granda parto de itala Renesanco. Kosimo estis kromnomita "Kosimo la pliaĝa" (Cosimo il Vecchio) aŭ "Cosimo Pater Patriae". Li estis la filo Giovanni di Bicci de' Medici kaj de Piccarda de Bueri.

Post la morto de sia patro en 1429, li kontraŭis la oligarkian reĝimon, kiu tiam regis Florencon kaj estis kontrolita de la rivala familio Albizzi. La influo de Kosimo, tre lerta politikisto, despli graviĝis, kiam la oligarkestro Rinaldo Albizzi arestigis lin en 1433 pro akuzo de korupto. Li estis enkarcerigita en la palazzo Vecchio, kaj sekve ekziligita dum dek jaroj.

Vidu ankaŭ

Kozimo la 1-a de Mediĉo (1519-1574)