Koski Tl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koski Tl

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 359  (2017) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 39′ N, 23° 8′ O (mapo)60.65416666666723.140277777778Koordinatoj: 60° 39′ N, 23° 8′ O (mapo) [+]
Areo 192,5 km² (19 250 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Koski Tl (Finnlando)
Koski Tl (Finnlando)
DEC
Koski Tl
Koski Tl
Situo de Koski Tl

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koski Tl [+]
vdr

Koski Tl estas komunumo de Finnlando en provinco Origina Finnlando. La 30-an de junio 2021 Koski Tl havis 2 289 loĝantojn, kaj ĝia areo estas 192,42 km², el kio estas tero 191,50 km² kaj akvo 0,92 km². Plejparto de la komunumo estas sur argila ebenaĵo, sed tie estas ankaŭ riveroj kaj iliaj vastoj kaj terspinoj. Rivero Paimionjoki fluas tie kaj la malnovaj vilaĝoj de Koski Tl estas apud la rivero. Tl en nomo de komunumo signifas Gubernion de Turkuo kaj Pori, en finna Turun ja Porin lääni kaj estis inkludita en la nomo, ĉar en Finnlando situis ankaŭ alia komunumo Koski, nuna Hämeenkoski kaj kvankam ĝi, Koski Hl, prenis nomon Hämeenkoski en 1995 kaj kvankam Gubernio de Turkuo kaj Pori malaperis en 1997, Koski Tl konservis la mallongigon en sia nomo.