Koslado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Koslado

Koslado (hispane: Coslada) estas municipo de la orienta parto de la Madrida Regiono, Hispanio. Koslado troviĝas en Corredor del Henares, kun 11,7 km² kaj ĉ. 90.000 loĝantoj. Kvankam ĝi estas la plej dense loĝata municipo de la Madrida Regiono, ankaŭ ĝi elstaras inter la unuaj rilate al verdaj zonoj po loĝanto. Escepte de la orienta limo kun San Fernando de Henares ĝi preskaŭ estas ĉirkaŭata de la municipo Madrido, ĉefurbo de Hispanio. La proksimeco de Koslado disde Madrido enkadrigas la urbon en la ĉefurba influo. Tamen, Koslado estas sendependa urbo kun propraj tiaspecaj institucioj.

Eksteraj ligiloj