Koslado
(Alidirektita el Coslada)
Koslado (hispane: Coslada) estas municipo de la orienta parto de la Madrida Regiono, Hispanio. Koslado troviĝas en Corredor del Henares, kun 11,7 km² kaj ĉirkaŭ 90.000 loĝantoj. Kvankam ĝi estas la plej dense loĝata municipo de la Madrida Regiono, ankaŭ ĝi elstaras inter la unuaj rilate al verdaj zonoj po loĝanto. Escepte de la orienta limo kun San Fernando de Henares ĝi preskaŭ estas ĉirkaŭata de la municipo Madrido, ĉefurbo de Hispanio. La proksimeco de Koslado disde Madrido enkadrigas la urbon en la ĉefurba influo. Tamen, Koslado estas sendependa urbo kun propraj tiaspecaj institucioj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Barrio del Puerto (metroo de Madrido)
- Coslada Central (metroo de Madrido)
- Hospital del Henares (metroo de Madrido)
- La Rambla (metroo de Madrido)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Urbodomo de Koslado Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Asocioj en Koslado