Kosmo (planlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kosmo, Kosmos estas internacia planlingvo de bazo latina/ latinida, kreita en 1888 de E. A. Lauda, el Berlino, Germanio. Ĝi estas unu el kosmaj planlingvoj. Ĝi estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en ilia Histoire de la langue universelle.

Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, quin, sex, sept, oct, nove, dece.

La projekto ricevis la bibliotekan kodon 417.7 “1888” LAU de Biblioteko Butler.


Estas ankaŭ alia projekto nomita Kosmo, de G. Schröder, Hago, 1949, kies konjugacio estas bazita sur la sveda lingvo.