Kreosoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kreosoto (gudrooleo) estas miksaĵo farita el distilado de gudroj el fosiliaj brulaĵoj kaj de la pirolizo de planta materialo (kiel ligno). La du plej gravaj specoj estas gudrokreosoto el ligno kaj gudrokreosoto el ŝtonkarbo.

Nomo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La nomo venis de la greka κρέας = ‘viando‘ kaj σωτήρ= konservi. La substanco estis uzata kiel konservaĵo por viando.[1] Ĝi estis malkovrita en la jaro 1828 fare de Karl von Reichenbach en la gudro de fagoligno,[2],[3] nome lignoprotekta proceduro.

Farado[redakti | redakti fonton]

  • Gudrokreosoto el karbo estas mikso el la gudrofrakcioj, kiuj aperas ĉe la distilado de karbo,[4] plej grandparte de la pezaj frakcioj.
    • meza frakcio (meza oleo, karboleo, lavoleo) de 170 °C ĝis 230 °C kun fenolo (karbolacido), naftaleno, kreosoloj
    • peza frakcio (peza oleo, kreosotoleo, morta oleo) de 230 °C ĝis 270 °C kun kreosoloj, naftaleno, naftolo
    • antracena oleo (verda oleo) ĉe 270 °C ĝis 360 °C kun antraceno[5]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La specoj de karbogudro estas uzata ĉefe por konservi lignon[6]. La lignogudroj estas uzataj por konservi ŝipojn (ligno kaj ŝnurego) kaj medicina uzo, ĉi-tie por buŝaj kaj dentaj malsanoj respektive stomakaj malsanoj. La gudro efikas antisepte, adstringe. Ĝi ankaŭ estas anestezilo kaj laksigilo. La tilia gudrokreosoto estas rimedo kontraŭ tusado. Dum la lastaj jaroj la kreosotoj estis anstataŭigitaj de aliaj modernaj rimedoj. La bestmedicino ankoraŭ uzas kreosotojn.

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj enhavosubstancoj de la kreosotaj miksaĵoj estas kancerogenaj. [7]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] PDF de la Komisiono de 26a de Oktobro 2001

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pompejus Alexander Bolley (Eld.), Emil Kopp, Richard Meyer: Chemische Bearbeitung der Pflanzen- und Thierfasern. Band1. Vieweg und Sohn, 1870, paĝo 229 (Volltext/Vorschau in der Google-Buchsuche). [1] Alirita la 14an de Aprilo 2018.
  2. Ludwig Darmstaedter, René Du Bois- Reymond, Carl Schaefer: Handbuch zur Geschichte der Naturwissenschaften und der Technik. 2. Auflage, Springer-Verlag, 1908, ISBN 978-3-662-42867-2, S. 378.
  3. Friedrich Bub-Bodmar, Bernhard Tilger: Die Konservierung des Holzes in Theorie und Praxis: Zweiter Teil. Dogma, 2013, ISBN 978-3-95580-758-0, S. 769.
  4. Marshall Cavendish Corporation Staff: How It Works: Science and Technology. Marshall Cavendish, 2003, ISBN 978-0-7614-7314-5, S. 498.
  5. George Mushrush: Petroleum Products: Instability And Incompatibility. George Mushrush, CRC Press, 1995, ISBN 978-1-56032-297-9, S. 115.
  6. Otto-Albrecht Neumüller (Hrsg.): Römpps Chemie Lexikon. 8. Auflage, Frank’sche Verlagshandlung, Stuttgart 1983, ISBN 3-440-04513-7, S. 2235.
  7. Verschärfte Auflagen für krebserregendes Holzschutzmittel Kreosot.