Saltu al enhavo

Kresta kukolkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta kukolkolombo
Reinwardtoena reinwardtii
Reinwardtoena reinwardtii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Reinwardtoena
Specio: Kresta kukolkolombo R. crassirostris
(Gould, 1856)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kresta kukolkolomboDikbeka kukolkolombo laŭ la latinlingva nomo de la specio (Reinwardtoena crassirostris) estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj kaj genro Reinwardtoena, kies komponantoj estas konataj kiel kukolkolomboj, pro siaj longaj vostoj. Tiu specio estas trovebla nur kiel endemio en la Salomonoj de Nov-Gvineo.

Ĝi troviĝas en la insuloj Salomonoj. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj. La specio estas minacata per habitatoperdo.

La latinlingva nomo de la genro estas omaĝo al la germana natursciencisto Caspar Georg Carl Reinwardt.

Ĝi estas granda kaj fortika kolombo, kun longo de 40–42 cm kaj karakteriza pala purpurgriza kresto. Plenkreskuloj estas ĉefe bluecgrizaj, kun pala grizecsablokolora gorĝo, nigreca vosto, kaj flavpinta ruĝeta beko. Ambaŭ seksoj similas. Al junuloj mankas la kresto, havas pli malhelajn kapojn, kaj havas pli senkolorajn flugilojn.

La specio manĝas fruktojn en la kanopeo kaj vidiĝas kutime sole aŭ en paroj. La nura konata nesto estis trovita en novembro 1995 sur nealirebla klifo. Nestoj enhavas ununuran ovon, kiu estas kovita de ambaŭ gepatroj. La kolombo estas listigita kiel preskaŭ minacata en la Ruĝa Listo de IUCN pro sia supozata modere malgranda populacio, kiu supozeble malpliiĝas pro ĝeneraligita senarbarigo en malaltebenaĵaj arbaroj tra la teritorio de la specio.