Thalasseus
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Thalasseus estas la genro de birdoj de la subfamilio de Ŝternenoj kiuj povas esti nomataj ankaŭ kiel krestoŝternoj, pro la evidenta kialo ke ili montras pli grandan aŭ ne tiom grandan kreston. Ĝi estas genro de ok specioj de marbirdoj. Ili havas tutmondan disvastiĝon kaj multaj el tiuj specioj estas abundaj kaj tre konataj en siaj teritorioj.
Tiuj grandaj ŝternoj reproduktiĝas en tre densaj kolonioj en marbordoj kaj insuloj, kaj kiel escepto interne en taŭgaj grandaj nesalakvaj lagoj proksime de marbordo. Ili nestas en engrundaj truoj.
Ŝternoj de la genro Thalasseus manĝas fiŝojn per plonĝado, preskaŭ ĉiam el maro. Ili kutime plonĝas rekte kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo farata de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝo.
Tiuj specioj havas longajn maldikajn akrajn bekojn, kun nuancoj ĉu flavaj ĉu oranĝaj escepte ĉe la Sandviĉa ŝterno kie la beko estas nigra kun flava pinto en plej granda parto de subspecioj. Ĉiuj specioj havas nekombitajn krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn. Vintre la fruntoj de la ŝternoj de la genro Thalasseus iĝas blankaj.
Listo de la specioj
[redakti | redakti fonton]- Sandviĉa ŝterno, Blanka ŝterno aŭ Nigrokrura ŝterno, Thalasseus sandvicensis. Norda Eŭropo ĝis Mediteraneo, Nigra kaj Kaspia maroj, vintre suden al Suda Afriko kaj Srilanko. Monotipa.
- Flavbekopinta krestoŝterno aŭ Kabota ŝterno, Thalasseus acuflavidus. Orienta marbordo de Ameriko el Nov-Ĵerzejo suden ĝis Ĉubuto, Argentino, vintranta ankaŭ en la Pacifika marbordo. Du subspecioj, T. a. acuflavidus (Nordameriko) kaj T. a. eurygnathus (Sudameriko).
- Eleganta ŝterno, Thalasseus elegans. Suda Kalifornio, Usono, kaj okcidenta Meksiko kaj vintras suden ĝis Peruo, Ekvadoro kaj Ĉilio. Monotipa.
- Bengala krestoŝterno, Thalasseus bengalensis. Suda Mediteraneo kaj Ruĝa Maro tra Hinda Oceano ĝis okcidenta Pacifiko, kaj Aŭstralio, ankaŭ vintre en okcidenta marbordo de Afriko suden ĝis Senegalo. Tri subspeciok, T. b. bengalensis (Hinda Oceano), T. b. emigratus (Mediteraneo) kaj T. b. torresii (maroj ĉirkaŭ Aŭstralio).
- Okcidentafrika krestoŝterno, Thalasseus albididorsalis. Marbordoj de Maŭritanio ĝis Gvineo, vintre norden ĝis Maroko kaj suden ĝis Angolo. Monotipa.
- Pleja krestoŝterno, Thalasseus maximus. Marbordoj de Ameriko, el Virginio, Usono, suden ĝis Ĉubuto, Argentino oriente, kaj Kalifornio suden ĝis Peruo en okcidento. Monotipa.
- Granda krestoŝterno, Thalasseus bergii. El Suda Afriko ĉirkaŭ Hinda Oceano ĝis centra Pacifiko kaj Aŭstralio. Kvar subspecioj, T. b. bergii (suda Afriko), T. b. thalassinus (orienta Afriko), T. b. velox (norda Hinda Oceano), kaj T. b. cristatus (okcidenta Pacifika Oceano).
- Ĉina krestoŝterno, Thalasseus bernsteini. Fuĝiano, Ĉinio, kaj vintre suden ĝis Filipinoj. Monotipa. Draste endanĝerita.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Harrison, Peter Seabirds: An Identification Guide ISBN 0-7470-1410-8
- Olsen kaj Larsson, Terns of Europe and North America ISBN 0-7136-4056-1
|