Saltu al enhavo

Ĉina krestoŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina krestoŝterno
Ĉina krestoŝterno inter Grandaj krestoŝternoj
Ĉina krestoŝterno inter Grandaj krestoŝternoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Thalasseus
Specio: Ĉina krestoŝterno Th. bernsteini
Schlegel 1863
Thalasseus bernsteini
Konserva statuso
CR[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉina krestoŝterno (Thalasseus bernsteini), estas ŝterno, tio estas birdo de la subfamilio de Ŝternenoj kaj genro Thalasseuskrestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn. Tiu ĉi estas endemio de marbordo de Ĉinio.

Oni nomis la novan specion laŭ esploristo kaj ornitologo Heinrich Agathon Bernstein.

Tiu ĉi estas malgranda ŝterno, 35–36 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj; somera plenkreskulo havas nigran kronon kun longa kresto, nigrajn krurojn kaj longan flavoranĝan bekon. Dorso kaj supraflugiloj estas mezgrizaj; vizaĝo, kolo kaj subaj partoj estas blankaj. La vosto estas forkoforma kaj blanka kiel subflugiloj.

Tiu ĉi specio estas tre parence rilata al la Sandviĉa ŝterno T. sandvicensis kaj al la Bengala krestoŝterno T. bengalensis. Ĝi estas pli simila al la unua, diferenca nur pro la bekokoloro, kiu estas inverse de tiu de la Sandviĉa ŝterno, tio estas flavoranĝa kun nigra pintotriono. El la Bengala krestoŝterno, kun kiu koincidas en la vintra distribuado, oni povas diri, ke la diferenco estas ĉe la blanka pugo kaj pli helgriza supro, krom ĉe la nigra bekopinto, kiu vidata de proksime montras ankaŭ blankan punkton. Ankaŭ la pli granda Granda krestoŝterno estas simila, kaj diferenca ĉe la pli fortika, tutflava beko kaj pli malhelgrizaj dorso kaj pugo, krom laŭ grando.

Statuso de la specio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endanĝera specio; jam antaŭe oni supozis, ke ĝi estas formortinta', kun nur kvar paroj remalkaŝitaj en 2000, nestante en kolonio de granda krestoŝterno en insuleto de insularo Macuo, ĉe la marbordo de provinco Fujian, Ĉinio, kaj vintrante suden ĉe Filipinoj. Jam kelkajn jarojn antaŭe oni faris foton de ŝternoj inter kiuj estas unu ekzemplero de Ĉina krestoŝterno, kiu tiam ne estis agnoskita. Iam la specio ĝuis pli ampleksan distribuadon en la orienta marbordo de Ĉinio norde ĝis la provinco Shandong. Oni supozas, ke malpliiĝo kialas pro troĉasado kaj ovokolektado por manĝo. Protektado de tiu kolonio povas kiali pro teritoria kaj milita disputado inter Tajvano kaj Ĉinio. Nun la insuleto estas deklarita rifuĝejo por sovaĝa bestaro. Eble aliaj kolonioj aperos en marbordoj de Tajvano kaj Ĉinio; ĉar migrantaj birdoj estis vidataj en enfluejo de rivero Paĉang. Entuta populacio estas supozata nur inter 50 kaj 100 birdoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2018). “Thalasseus bernsteini”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694585A131118818. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694585A131118818.en. Alirita 20a de Novembro 2021.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]