Krevardezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
krevardezo kun la grajngrandeco 4/8 mm

Krevardezo, pufardezoEkspansiinta ardezo estas malpeza ŝtonaĵo. Ĝi estas farata el disigita argilŝtono. Dum bakado la materialo pufiĝas vertikale al la ardeza tavolo. Malsimile al krevargilo la grajnoj estas platecaj.

Pro ĝia malalta denseco de 0,6 ĝis 1,8 kg/dm³ krevardezo tre taŭgas por fari malpezan betonon kun bona varmizoleco.[1] Sed la memfortikeco de krevardezo estas pli malgranda ol tio de gravelojsablo.. La materialo ankaŭ estas uzata en hortikulturo kiel substrato.

Normoj[redakti | redakti fonton]

  • DIN EN 13055 – malpezaj ŝtonaĵeroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Balder Batran. (2002) Fachwissen Bau. Stuttgart: Handwerk und Technik Verlag, p. 145. ISBN 3-582-03503-4.