Kripto de grafoj Henckelidoj von Donnersmarck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kripto de grafoj Henckelidoj von Donnersmarck
kripto
Eksterejo de la kripto
Oficiala nomo: Hrobka hrabat Henckelů von Donnersmarck
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Municipo Starý Bohumín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Preĝejo de Nask. de Virg. M.
Situo Kripto de grafoj Henckelidoj von Donnersmarck
 - koordinatoj 49° 55′ 13″ N 18° 19′ 49″ O / 49.92028 °N, 18.33028 °O / 49.92028; 18.33028 (mapo)
Konstruado 17-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Church of the Nativity of the Virgin Mary in Starý Bohumín
Portalo pri Ĉeĥio

Kripto de grafa familio de Henckelidoj von Donnersmarck und Vösendorf situas en Bohumín. La familio, kiu akiris bohuminan princlandon kun fina valideco la 26-an de majo 1629, estis al konstruado de tiu ĉi ne tro granda ronda konstruaĵo en Bohumín devigita per eksteraj cirkonstancoj.

La anoj de tiu ĉi nobela familio, kiuj apartenis inter aktivaj favorantoj de protestantisma pietismo, volis havi honoran lokon de la lasta ripozo. Tial ili devis lasi konstrui familian kripton, iam en la dua duono de la 17-a jarcento en angulo mem de tombejo. Tiu ĉi duetaĝa konstruaĵo, en kies subteretaĝo estas la kripto kaj suretaĝo sakrala spaco, rememorigas per sia aspekto romanikan rotondon sen absido.

Ekde la jaro 1752, kiam la kripto estis alikonstruita en la hodiaŭan aspekton, ĝi servis al sia celo jam nur mallongtempe. Lasta vira ido de la bohumina branĉo de familio Johann Erdman Henckel von Donnersmarck und Vösendorf ĉi tie estis sepultita la 16-an de marto 1803. La subteretaĝa parto de kripto mem estis plej malfrue dum interŝanĝo de 19-a kaj la 20-a jarcentoj malplenigita kaj la enirejo en ĝin surŝutita.

En liston de kulturaj memorigaĵoj estis tiu ĉi konstruaĵo, kies supertera parto dum longaj jaroj servis kiel deponejo de jam neuzata preĝeja meblaro, enskribita en la jaro 1974, kiam okazis ties rekonstruo. Nur danke al iniciato de Vítězslav Malchar, Otmar Faja kaj iliaj kunlaborantoj estis al supertera parto de la eksa kripto en la jaroj 2001 ĝis 2002 denove renovigita kaj adaptita al kapelo de Dipatrino. Tiun ĉi kapelon, en kiu en majo okazas posttagmezaj majaj piaĵoj, komune kun ĉi tie lokigita eksa dukorpa altaro, benis en la jaro 2002 František Kufa, ĉefvikario de diocezo de Ostrava-Opava.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]