Krisigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

La krisigno estas la marko de interpunkcio kiun oni metas ĉe fino de ordona ĉeffrazo, ekzemple: "Silentu!" Ĝi ankaŭ povas indiki krion aŭ surprizon. Ĝi estas trovebla en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Oni kredas, ke eble la marko devenas la latina vorto io, krio de ĝojo. Ĉi-tiu estis skribita kiel 'i' supren de 'o'. Ĉi-tiu marko evoluis al nia moderna simbolo.

Tipografio

Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la krisigno. Tamen kelkaj landoj (ĉefe Francio) kutimas uzi (eĉ postulas ke oni uzu) spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la krisigno troviĝu komence de linio), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.

Matematike

Laŭ matematiko, la krisigno signifas la faktorialon de nombro. Tiel, n! signifas la produton de la entjeroj de 1 al n. Ekzemple, 4! estas 1 x 2 x 3 x 4 = 24.

Komputike

Laŭ komputiko, la krisigno estas ASCII kaj Unikoda signo 33. Multaj programlingvoj uzas la krisignon por variaj signifoj. Ĉefe, ĝi signifas logikan neadon: A != B signifas A ne egalas B.

Ŝako

Laŭ ŝaka notado, unu krisigno indikas bonan movon. Du krisignoj indikas bonegan movon.