Kronada insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo

La Kronada insulo (angle Coronation Island) estas insulo apartenanta al la insulgrupo Sudaj Orkadoj, en la Suda Oceano. Ĝi troviĝas ĉe rando ene de la protektita teritorio de la Antarkta traktato.

La insulo longas ĉ. 40 km, larĝas 5-13 km kaj tiel la plej granda de la Sudaj Orkadoj. Ĝi estas glacikovrita en 85 %, altas la Monto Nivea ĝis 1.265 m.

La insulon malkovris en decembro de 1821 la usono fokoĉasisto Nathaniel Palmer kaj brita kapitano George Powell. Powell donis al la insulo nomon Coronation (kronada, ) estime al kronado de Georgo la 4-a de Britio en 1820.

Sur la insulo troviĝas nun argentina meteologia stacio kaj rezervejo en la Sandefjordbucht, en plej okcidenta parto de la insulo. La klimato de la insulo estas bone konata pro la tie funkcianta vetera stacio.